← Reen al E

PIV 2020 · 3910

★entuziasm/o

entuziasm/o. Emocia fervoro k arda emo al io: montri kun plena entuziasmo sian simpation Z; la mondo aplaŭdos kun entuziasmo Z; kio en la mondo egalvaloras tiun ĉi ebriecon de entuziasmo? Z; varmigi en ni la amon k entuziasmon por la ideo pri la kongreso Z; ni venados al niaj kongresoj kun ĉiam freŝa k neniam malfortiĝanta entuziasmo Z; entuziasmo ofte forprenas la kritikan kapablon; blinda entuziasmo Z.  vibri, ekzaltiĝi.
entuziasma. Posedanta aŭ montranta entuziasmon: ĉiuj konservis pri la kongreso la plej entuziasman memoron Z; ili esprimis al mi plej entuziasmajn gratulojn Z; amaso da homoj, kiuj entuziasme bruas k kantas Z; fratoj entuziasme k sindone ligitaj per unu amata ideo Z.
entuziasmi (ntr) Esti plena de entuziasmo.
entuziasmigi. Plenigi per entuziasmo: vi memoras, kiel forte ni ĉiuj estis entuziasmigitaj en Bulonjo sur Maro Z; ĉu nin entuziasmigis la granda talento de la parolantoj? Z; entuziasmigita amaso Z.
entuziasmiĝi. Pleniĝi per entuziasmo.
entuziasmulo. Facile entuziasmiĝanta homo: la entuziasmuloj estas tre bezonataj por la homa progresado.