← Reen al E

PIV 2020 · 3909

entropi/o

entropi/o
Internen transturniĝo de la palpebrorando, tiel ke la okulharoj tuŝas k vundetas la korneon; kaŭzata de spasmo aŭ de cikatro. ektropio.
Termodinamika grando difinita per la diferenciala rilato dQ = TdS, en kiu Q estas la varmenergio, T la temperaturo, k S la entropio: en izolita sistemo ĉiu meminiciata ŝanĝiĝo nepre pligrandigas la entropion ĝis tia punkto, ke plua ŝanĝiĝo ne eblas (la dua leĝo de termodinamiko).
📈 Mezuro de la malordo aŭ hazardo de fermita sistemo.
Mezuro de la informacio de mesaĝo bazita sur la logaritmo de la nombro de eblaj mesaĝoj.