PIV · 3908
★entrepren/i
★entrepren/i (tr) Komenci la plenumadon de grava tasko, kiun oni prenis sur sin: entrepreni la tradukadon de la Biblio Z; entrepreni ekspedicion, vojaĝon Z; ni ne entreprenos konvinki tiun ĉi publikon Z; interrompi la entreprenitan laboron; (abs) kiu entreprenis, tiu sin tenu Z; multe entreprenis, sed ne multe eltenis Z.
entrepreno
1 Afero entreprenita: ordo estas beno por ĉiu entrepreno Z; la entreprenoj de diligentulo donas profiton X; situacio plej danĝera k malfavora por ia entrepreno Z; se la amikoj subtenos mian provan entreprenon kun la rusa libreto Z.
2 Ekonomia unuo de produktado: la mezaj k malgrandaj entreprenoj; fondi ĉelon en ĉiu entrepreno; entrepreno de publikaj laboroj B; kapitalista, kooperativa, komerca, industria, bonfarada entrepreno.
entreprenejo. Loko, kie funkcias entrepreno.
entreprenema. Volonta k kuraĝa en la entreprenado: entreprenema juna komercisto; vidu tiun ĉi kuraĝan entrepreneman kapon, kiel ĝi forĝas planojn! Z. ☞ aventurema, riskema.
entreprenisto. Homo, kiu profesie entreprenas laborojn por aliaj personoj: entreprenisto por masonado, domkonstruado, transportado ktp. ☞ mastro, aferisto, kapitalisto.
konstruentreprenisto. Entreprenisto de konstrulaboroj.
sepultentreprenisto. Entreprenisto, kiu aranĝas sepultajn ceremoniojn.