PIV 2020 · 1465
★aventur/o
★aventur/o
1 Neatendita, neordinara okazaĵo en ies vivo: mi venis hejmen: nova aventuro! Z; ŝi rakontis al li sian tutan aventuron Z; ama aventuro; vi min akceptis tria en l’ alta aventur’ W. ☞ pasaĵo, travivaĵo.
2 Entrepreno plena de riskoj k hazardo: serĉi la aventurojn; milita, komerca aventuro.
aventurema. Deziranta k serĉanta aventurojn.
aventuristo Z. Homo, kiu havas neniun difinitan profesion k trovas vivrimedojn nur el riskoplenaj, plej ofte nehonestaj, aventuroj: politika aventuristo M. ☞ fripono.
aventurulo. Homo, kiu travivis multajn aventurojn.
misaventuro. Malbone finiĝinta, malbonŝanca aventuro.