← Reen al F

PIV 2020 · 4831

★fripon/o

fripon/o. Tiu, kiu lerte trompas, ruze ŝtelas: vi estas ne la unua fripono, kiu forgesis pri la pendingo Z; vi estas la fripono, kiu faras el la justeco aĉeteblan publikulinon Z; honestan homon oni povas krei el ĉia salika ŝtipo, sed por fripono oni bezonas saĝon Z; friponojn plej friponajn mi trompadis! Z; fripon super friponoj G; kia fripono, tia bastono Z; vizaĝo de Katono sed virto de fripono Z; sinjorino friponino! Z; fripona atestanto mokas juĝon X. kanajlo.
friponi (ntr) Agi kiel fripono: k kiu helpis vin friponi, kiam vi konstruis ponton k kalkule enskribis lignon por 20 mil rubloj? Z.
friponaĵo. Ago de fripono: vi implikas lin en batiĝojn k friponaĵojn Z; vi komencas per friponaĵoj, vin la mastro batas por tio, ke vi ne scias trompi! Z.
friponeco. Eco de fripono: ia friponeca klimato Z; […] sciante, ke lia friponeco povos esti publike pruvita Z.
friponeto (fm) Karesa nomo al infano iom petola.
prifriponi Z (tr) Trompe priŝteli: ili mem trompas kaj prifriponas la popolon Z.