PIV · 14419
skrupul²o
skrupul2o
1 Maltrankviliga dubo en aferoj de konscienco: pro skrupulo li rifuzis la donacon; senti skrupulon antaŭ la akcepto de tia propono; fari al si skrupulojn pri negoco. ☞ kazuo, delikateco, honesteco.
skrupula. Karakterizata de skrupulo: skrupula moralisto; skrupula esploro B; skrupule traduki ĉiujn nuancojn.
senskrupula. Prezentanta nenian skrupulon: senskrupula uzuristo; senskrupula plagiato.