← Reen al D

PIV · 2929

★delikat/a

delikat/a
Plaĉa per sia alta kvalito k nevulgareco: delikata viando B, vino (kies odoroj k gusto evidentiĝas nur post momento), parfumo, plezuro, punto, esprimo; delikataj fruktoj Z, ŝtofoj Z; delikata koloro, nuanco, vizaĝo Z; ŝi estis neimageble bela, delikata k pura, kiel folieto de rozo Z; knabino delikata k ĉarma Z; delikataj trajtoj, manetoj, folietoj Z. etera, nobla, rafini 4.
Pro sia kvalito, facile difektebla aŭ rompebla: delikata porcelano Z, vazo B, aparato B, pesilo, haŭto Z, fadeno, aranea reto; flikilo tiel delikata k pinta, ke ĝi imagis al si, ke ĝi estas kudrilo Z; feliĉo, tiu delikata floro; (f) delikata sano B, aĝo Z; ponto konstruita tiel arte k delikate, kvazaŭ ĝi estus el puntoj k vitraj perloj Z. facila, maldika, malforta.
Neforte k neakre impresanta la sensojn aŭ la spiriton: delikata fajfo, bruo, tuŝo, paŝo, diferenco, deklivo, kiso; delikata sono de l’ pluvo falanta sur molan teron B; delikata nebulo; aŭdiĝis blovado de delikata venteto X; grajneto sufiĉe delikata, por ke la vento povu ĝin forporti Z; delikate klini la kapon; herboj delikate ondantaj. milda.
= subtila: delikata sablo Z.
(f) Facile konfuziva: prezentanta malfacile eviteblajn falilojn, implikiĝojn: delikata punkto, situacio, cirkonstanco. tikla.
Facile impresebla, sentema, akresenta: delikata orelo, spirito; delikata konanto de karakteroj. sagaca, subtila.
Taktoplena, diskreta, netroiganta, ne ofendema: delikata laŭdo; montri siajn delikatajn morojn Z.
delikataĵo. Io delikata (precipe pri manĝaĵo): kio en seka formo estis forĵetita kiel sengustaĵo, en certa nova saŭco estos akceptita kiel delikataĵo Z.
delikateco. Eco de io delikata: la delikateco de ŝia haŭto; proponi ion kun delikateco; la delikateco de la sentoj Z. takto.
delikatsenta. Havanta tre delikatajn sentojn: tiel delikatsenta povis esti nur vera reĝidino Z.
maldelikata
Konsistanta el ordinara materialo, pli-malpli fortika k malaltkvalita: maldelikata haŭto, fajenco, klingo, ŝtofo, vitro, glaso. kruda.
Malfacile impresebla, malakre sentema: maldelikata orelo, pesilo.
Malmilde efikanta, ofendema, sentakta, nediskreta: maldelikata kareso de urso; maldelikata ŝerco, flataĵo, galantaĵo; maldelikata egoisto, kampulo; ne konvenas tro maldelikate forpuŝi virinon, kiu amis vin B. barbara, bruta, kulturi 3, sovaĝa.
maldelikatulo. Krudulo. ŝtipo.
sendelikata. Tute ne havanta delikatecon de sento: tiu aŭ alia sendelikata postulo de Hachette Z; la sendelikateco de H. forte min kolerigis Z.
trodelikateco. Tiel rafinita delikateco, ke ĝi malhelpas ĝui la simplajn plezurojn.