← Reen al M

PIV · 10362

mild²a

mild2a
Delikate, malakre impresanta la sensojn: estis tiel senbrue, la aero estis tiel milda Z; eksonis post ŝi milda, eĉ iom nekuraĝa virina voĉo Z; milda tuŝo, duonlumo, vento Z; la pasanto tre milde pinĉis lin je la nazo Z; milde leviĝanta deklivo Z; la steloj lumis milde k klare Z; en bela dimanĉo, milde k varme Z; milde varmigi esplorotan substancon; milda, milde varma, milde malvarma klimato. dolĉa, kvieta, serena, softa, subtila, mezvarma.
Agrable impresanta la senton; malsevera, ne kontraŭstarema: lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda k korhumila N; milda lango X, fizionomio Z; rigardo, kiu efikas des pli akre, ju pli mildaj estas la okuloj, kiuj ĝin sendas Z; la noblaformaj, iom severaj trajtoj de lia vizaĝo estis pli mildaj ol ordinare Z; kun milda riproĉo Z; milda respondo kvietigas koleron X; milde li parolis al ŝi pri la ama ago Z; milde, milde!. indulga, serena, trankvila.
🍴 (pp vino) Senacida, foje duondolĉa k sen forta karaktero.
mildeco. Eco de iu, io milda: la mildeco, kiu de l’ ĉielo en homa formo venas sur la teron Z; la mildeco de la infanaj rememoroj.
mildigi. Fari milda: mildigi la akran guston de medikamento B; mildigi esprimon, siajn riproĉojn, la punon; malkontenteco, mildigata de sincera kompato Z; mildigi la malamon, la disputon; mildigi la krizon, la mizeron; tio mildigus la malfacilaĵojn; mildigaj cirkonstancoj (de delikto).
malmilda. Akre, malagrable impresanta: ili babilis pri la malmilda tempo (de la vintro), kiu komenciĝis Z; paroli malmildajn vortojn Z; malmilde admoni, riproĉi. brutala, kruda.