PIV · 8977
★kviet/a
★kviet/a
1 (io) Tia, ke ĝi ne ekscitas la sensojn, ne perturbas la ripozon: la sanktej’ kvieta de l’ diino Z; kvieta akvo ŝiras la bordojn B; kvieta pluvo falis sur ilin el la ĉielo Z; en la kvieta fajro de la diamanto kuŝis mira sorĉo; kvieta nokto, vento, strato (senbrua), lumo (nelaciga), kamparo. ☞ milda, serena, trankvila.
2 (iu) Ne montranta ekscitecon, havanta nepasian k pacan aspekton: kvieta vizaĝo, gajeco (senmalica), malĝojo B (ne senespera); oni rimarkis en ili inteligentecon k kvietan energion; longe mi silentis, estis kvieta k detenis min Z; leono kuŝis kvieta en la kaĝo. ☞ milda, trankvila 1.
3 (iu) Nekolerema, ne facile incitebla; pacema; malsovaĝa: kvieta homo, besto.
kviete. En kvieta maniero:
1 akvo, kiu fluas kviete X; post krioj k blekoj fariĝis kviete;
2 kviete paŝi; kviete paroli; preni kviete la manon de iu Z; bestaro multnombra kviete manĝas sur kampo senombra; dolĉa ripozo, kviete silenta, regas denove en mia koro.
kvieto, kvieteco. Stato de io aŭ iu kvieta:
1 la kvieteco de la nokto karesis la animon;
2 mi ne havas kvieton, mi ne havas ripozon X; lia kvieteco estis admirinda;
3 post tiom da jaroj da rasismaj ekscitadoj, la homaro ankoraŭ ne retrovis sian kvieton.
kvietigi
1 Fari iun, ion kvieta: pluveto kvietigas ventegon; kvietigi doloron, soifon; milda respondo kvietigas koleron X; kvietigi ies timojn, skrupulojn; ŝia spirito, kvietigita de trankvileco k vigligita de espero, fortigis la korpon Z; pacienculo kvietigas disputon Z; kun granda malfacilo kvietigis mi lian furiozon Z.
2 Malsovaĝigi: kvietigi serpentojn; kvietigisto de sovaĝaj bestoj Z.
kvietiga. Tia, ke ĝi kvietigas: kvietiga medikamento (por ebligi ripozon).
kvietigilo ☇ Cirkvito, kiu aŭtomate malŝaltas bruon en ricevilo dum periodoj, kiam neniu signalo estas detektata.
kvietiĝi. Iĝi kvieta: la vento Z, la pluvo Z kvietiĝis; kiam tiu kispluvego iom kvietiĝis…; lia entuziasmo rapide kvietiĝis; lia kolero ne kvietiĝas X.
kvietismo ✞ Mistika doktrino, kiu metas la perfektecon de homo en neniiĝo de sia volo en Dion, k en vivo de pasiva medito.
malkvieta
1 Tia, ke ĝi perturbas la sensojn, la ripozon, la silenton: la maro estis iom malkvieta Z; malkvieta vento Z.
2 Ekscitita, malmodera, ekkolerema: malkvieta pasio, spirito, popolamaso; ofte la maro leviĝas malkviete k alte, sed la homa koro ankoraŭ pli malkviete Z.
nekvietigebla. Tia, ke oni ne povas tiun kvietigi: kiam atakis lin lia nigra spirito, li fariĝadis nekvietigebla k kuradis tra la arbaro Z.