PIV 2026 · Artikolo 8978
1kviko
Derivaĵoj en la artikolo 3
1 kviko BOTA florplanto, plurjara poaco, kun rizomo, kun verdaj aŭ bluverdaj raspaj folioj kaj kun preskaŭ sidaj spiketoj en spiko; tutmonda, el kiuj kelkaj tre ĝenaj trudherboj. genro Elymus Sin. elimo. ➞ agropiro, cinodonto, hordelimo.
hunda kviko tufa kviko, kun lozaj, fajnaj folioj; kun neokulfrapaj, verde brunaj floroj; indiĝena en okcidenta Nordameriko. specio Elymus caninus Sin. hundoherbo.
ordinara kviko, rampa kviko kviko kun staraj ŝalmoj, kun mallarĝa spiko el densaj spiketoj, kun plataj folioj kaj kun longaj rizomoj, pro kiuj ĝi estas grava trudherbo. specio Elymus repens