PIV 2020 · 5865
★herb/o
★herb/o 🍁
1 Planto, ĝenerale semplanto, kiu ne formas lignecajn, vintrorezistajn ŝosojn (malsame ol ekz. arboj k arbustoj), sed kiu estas pli-malpli mola k sukplena, k kies aeraj partoj ĉiujare renoviĝas: tritiko, terpomo, absinto, bazilio, kalendulo, plantago, gresoj estas herboj; unujaraj, plurjaraj herboj; en ekstertropikaj klimatoj la aeraj partoj de herboj ĉiuvintre ĝenerale forvelkas; malbona herbo froston ne timas Z; medicina herbo (kuracherbo); vi manĝados herbojn de kampo X; macojn kun maldolĉaj herboj (t.e. laktuko, kreno) ili manĝu X. ☞ greno, greso, kano.
2 Kn de la poacoj (gramineoj), ekz. gazonplantoj: vi saltis kiel bovidino sur herbo X; meze de verda herbo kreskis lekanto Z; la herbo de la kampo X; vojon batitan herbo ne kovras Z; bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis Z; mi sekiĝas kiel herbo X. Sin. greso. ☞ fojno, kano. ➞ herbobedo, herbokampo.
3 (fm) Mariĥuano: herbisto (detala ŝakristo), herbulo (konsumanto).
Kristofora herbo. Sp. de akteo (Actaea spicata).
herba. Rilata al herbo.
herbaĉo. Trudherbo.
herbaro, herbokovro. Loko, kovrita de herbo: en tiu paca kampejo ŝi pasadis sur lanuga herbokovro Z.
herbeca. Havanta unu aŭ kelkajn el la ecoj de herbo.
★herbejo
1 Loko, kie kreskas sovaĝaj aŭ kultivataj paŝtaj herboj: la herbejoj apudakvaj velkos X; printempo eksonis super la kampoj k herbejoj Z; Karonjo, kiu kuradis kun vi sur la florplena herbejo de via patro Z. ➞ herbejreĝino.
2 = gazon(ej)o.
herbero, herbeto. Unu tigo de herbo: dronanto eĉ herbeton kaptas avide Z.
herbicido 🌾 Ĉia substanco, kiu mortigas trudherbojn.
★herboriĉa. Kovrita de abunda herbo.
herbovora. Nutranta sin ordinare per herboj.
aromherbo 🍴 Herbo, uzata por aromigi likvorojn, bombonojn, manĝaĵojn ks. ☞ spicherbo.
citronherbo 🍁 Sp. de cimbopogono (Cymbopogon citratus), herbo pli ol 2 m alta, citronodora, hejma en S Hindio k Srilanko, kultivata en tropikaj regionoj por esenco riĉa je citralo; tre uzata en la taja kuirarto. ☞ citronelo, meliso.
drogherbo (ark.) = kuracherbo.
hepatherbo. Hepatiko 1.
hundherbo. Elimo.
kanariherbo. Kanaria falarido.
katherbo. Nomo de pluraj sp-oj de florplantoj, kies odoro allogas katojn, precipe valeriano k katario.
kuracherbo ⚗ Herbeca kuracplanto.
monherbo, moneroherbo. Tlaspo.
panherbo. Greno.
pulmoherbo. Pulmonario.
sapherbo Vd sapo.
sodherbo. Kn de kelkaj salejaj plantoj (precipe salikornio k suedo), kies cindro, riĉa je sodo, iam estis uzata en la fabrikado de vitro k sapo.
skrofolherbo. Skrofulario.
sojherbo Vd sojo.
spicherbo 🍴 Herbo, uzata por spici manĝaĵojn, aroma (ekz. ŝenoprazo, drakunkolo, pimpinelo, petroselo, timiano, bazilio, origano, majorano, satureo) aŭ ne (ekz. eruko). ☞ aromherbo.
ternigherbo. Ptarmiko.
trudherbo. Herbo, nature kreskanta en kulturata tero aŭ sur flegataj areoj (vojoj, placoj ks) k damaĝa al la kultivplantoj aŭ al tiuj areoj. Sin. herbaĉo.
vatherbo 🍁 Nomo de diversaj sp-oj de herboj el la fam. asklepiadacoj, kies semoj portas longajn silkecajn egretojn, ekz. Asclepias syriaca.
verukherbo. Kelidonio.
vezikherbo. Utrikulario.
vundoherbo. Vundosaniga antilido.