PIV 2020 · 2627
citronel/o
citronel/o 🍁 Sp. de cimbopogono (Cymbopogon nardus) el tropika Azio, alta, multafolia herbo citronodora: citronela esenco estas uzata por ŝmiri la haŭton k ŝirmi ĝin kontraŭ insektoj. ☞ meliso, citronherbo, citronverbeno.
citronelalo Ⓚ La efika substanco el citronela esenco, C10H18O, aldehido parenca al citralo.