PIV 2026 · Artikolo 2626
★citrono
Derivaĵoj en la artikolo 3
★ citrono BOTA frukto de citronarbo; bero elipsoida aŭ ovoforma, pure flava, kun dika ŝelo, uzata en kuirarto, nedisigebla de la frukta karno, kies acideta suko estas elpremata kaj uzata por trinkaĵoj aŭ manĝaĵoj, dum la frukto mem ordinare ne estas manĝata. ➞ citronpremilo; citruso, limeo, limedo.
citronarbo, citronujo fruktarbo, kultivata en sufiĉe varmaj regionoj por citronoj kaj por ligno uzata en altkvalita meblofarado. specio Citrus × limon
verda citrono limeo.