PIV 2026 · Artikolo 9404
limeo
Derivaĵoj en la artikolo 8
limeo citruso, frukto de limearbo; malgranda, globa, ĝenerale verda (nur finevolue hele flava), acida, kun dika ŝelo. Sin. verda citrono.
limearbo, limeujo BOTA hibrido de taja limearbo kaj cedrato, hejma en orienta Azio, kun ovalaj folioj similaj al tiuj de oranĝarbo; kun malgrandaj floroj, flave blankaj, kun pala purpura nuanco ĉe la marĝenoj; vaste kultivata en varmaj landoj. specio Citrus × aurantiifolia ➞ limedo.
pers1a limearbo, tahitia limearbo hibrido de limearbo kaj citronarbo, preskaŭ sendorna; vaste kultivata en varmaj landoj. specio Citrus × latifolia
taja limearbo, taja limeujo limearbo, arbusto aŭ arbo, dorna, kun aromaj, alterne metitaj folioj ovalaj, fajne entranĉitaj; kun blankaj, bonodoraj floroj; kultivata en multaj varmaj landoj. specio Citrus hystrix
pers1a limeo frukto de persa limearbo, pli granda, kaj kun pli dika ŝelo, malpli acida kaj malpli amara ol la limeo, kaj sen semoj; kaj kun malpli intenca gusto ol limeo.
taja limeo frukto de taja limearbo kun verda ŝelo kovrita de ĝibetoj; kun acida, amara pulpo, kiun oni ĝenerale ne manĝas, sed la folioj kaj la ekstera parto de la ŝelo estas uzataj en kiurado.