← Reen al C

PIV 2020 · 2628

citrus/o

citrus/o 🍁 G. (Citrus el rutacoj) de daŭrafoliaj arboj k trunkarbustoj kun junaj ŝosoj ĝenerale dornaj, kun folioj simplaj, kun floroj blankaj aŭ violete purpuraj, aromaj, akselaj, unuopaj aŭ en malgrandaj korimboformaj grapoloj, k kun berecaj fruktoj; ĉ. 16 sp-oj el S k SE Azio, plejparte kultivataj en la varmaj regionoj: C. aurantiifolia ( limeo), C. aurantium ( bergamoto), C. aurantium. subsp. bergamia ( bigarado), C. maxima ( maksimuma citruso, Sin. pampelmusujo), C. limetta ( limedo), C. limon ( citronujo, Sin. limono), C. medica ( cedrato), C. paradisi ( paradiza citruso, Sin. grapfruktujo), C. reticulata ( reta citruso, Sin. mandarinujo, klementinujo), C. sinensis ( Ĉinia citruso, Sin. oranĝujo).
Ĉinia citruso (C. sinensis) Oranĝujo.
maksimuma citruso (C. grandis). Pampelmusujo.
paradiza citruso (C. × paradisii). Grapfruktujo.
reta citruso (C. reticulata). Mandarinujo. fortunelo.