PIV 2026 · Artikolo 5409
grapfrukto
grapfrukto BOTA frukto de grapfruktarbo; speco de granda oranĝo kun maldika, flava ŝelo kaj acide dolĉa iom amara karno manĝata kruda aŭ uzata por produktado de suko. ➞ pampelmuso.
grapfruktarbo, grapfruktujo arbeto, kun iom longaj, maldikaj, glaceaj folioj; kun blankaj floroj; estiĝinta en Antiloj sekve de kompleksa hibridado inter pampelmusarbo kaj dolĉa oranĝarbo, nun vaste kultivata en Ameriko, la mediteranea regiono kaj suda Afriko. specio Citrus × paradisi Sin. paradiza citrusarbo.