← Reen al P

PIV · 11643

pampelmus/o

pampelmus/o 🍁 Frukto de pampelmusarbo; granda (12−18 cm diametra) bero, globa aŭ preskaŭ globa, flava, dikŝela, havanta karnon flavan aŭ rozan, diversgustan, ofte acide amaran; la karno estas manĝata kruda aŭ uzata por produktado de suko, la ŝelo manĝata kandita.
pampelmusujo, pampelmusarbo. Fruktarbo (maksimuma citruso) verŝajne origina el U Malajzio, multe kultivata en S Azio k Israelo por produktado de pampelmusoj. Sin. maksimuma citruso. grapfrukto.