← Reen al O

PIV · 11397

★oranĝ/o

oranĝ/o 🍁 Frukto de oranĝarbo; bero globa aŭ preskaŭ globa, de ruĝe flava ĝis malhele ruĝa, kies ŝelo estas relative facile disigebla de la manĝebla, dolĉa, sukplena karno.  oranĝoflora akvo.
oranĝujo, oranĝarbo. Fruktarbo (Ĉinia citruso), eble origina el Ĉinio, kultivata en sufiĉe varmaj regionoj; el la floroj k el la ŝeloj de la fruktoj oni ekstraktas esencon. Sin. Ĉinia citruso. bigarado, citrono, mandarino.
amara oranĝo, maldolĉa oranĝo. Bigarado 2.
oranĝa
Konsistanta el oranĝo(j): oranĝa siropo, marmelado.
Ruĝe flava: oranĝa rubando.
oranĝejo. Loko, kie oni kultivas oranĝarbojn.
oranĝkolora. Oranĝa 2.