PIV 2026 · Artikolo 1900
bigarado
bigarado BOTA frukto de bigaradujo: mezgranda globa bero kun dika ruĝe oranĝa ŝelo, el kiu oni ekstraktas esencon (➞ nerolio) kaj tre acidan iom amaran pulpon uzatan por konfitaĵoj kaj amaraj trinkaĵoj. ➞ amara oranĝo.
bigaradujo, bigaradarbo fruktarbo, arbeto, kun alternaj folioj, kun dornoj sur la petioloj; hejma en Hindujo kaj Birmo. Citrus × aurantium