PIV 2026 · Artikolo 9847

mandarino

Litero M

mandarino BOTA citruso tre dolĉa, kun bonodora loza ŝelo, oranĝe ruĝa interne kaj ekstere kiam matura; frukto de mandarinarbo. ➞ kumkvato, klementino.
mandarinarbo, mandarinujo praa speco de citrusarbo; arbeto el sudorienta Azio, vaste kultivata en la sufiĉe varmaj landoj. specio Citrus reticulata Sin. reta citrusarbo.