PIV · 388
★akv/o
★akv/o
1 Ⓚ Likva kombinaĵo de hidrogeno k oksigeno, H2O: pura, distilita akvo; mola akvo (entenanta malpli ol 0,6 g da saloj, precipe kalciaj k magneziaj, en litro), malmola, dura akvo (entenanta pli ol 0,6 g da saloj en litro); sala, mara, saleta, sensala (Sin. dolĉa) akvo; filtri akvon; ili akordas kiel akvo k fajro; ili similas unu la alian kiel du gutoj da akvo; ni similas al akvo, kiu estas verŝata sur la teron k kiun oni ne povas enkolekti X.
2 Tiu likvo, el kiu konsistas pluvo, maro, lagoj k riveroj: la spirito de Dio sin portis super la akvo Z; la akvo ne fariĝos plu diluvo X; nur unu klafton sub la akvo staris (ŝipeto) Z; naĝi sub la akvo; feliĉa, kiel fiŝo en akvo; trapasi la akvon (maron, riveron ks); veturi per akvo Z (ŝipe); fali en la akvon; la ŝuoj ne eltenis la akvon; akvo silenta subfosas la bordon Z; akvo kura, akvo pura Z; en akvo malklara oni fiŝkaptas facile Z; ĝi estas akvo al lia muelilo Z (alportas al li profiton, helpon). ➞ akvokoko.
3 Tiu likvo, servanta al la diversaj uzoj de la homa vivo: trinku akvon el via cisterno X; via vino miksiĝis kun akvo X; lakto kun akvo; kiu trinkigos nur tason da malvarma akvo […] neniel perdos sian rekompencon N; trempi haringon en akvo (por sensaligi); akvo k pano servas al sano Z; se mi lavus min per neĝa akvo […] X; postlava akvo; (f) ĵeti malvarman akvon sur ies entuziasmon; Θ sankta akvo; ⚕ mineralaj akvoj.
4 Nomo de diversaj likvoj: lavenda, roza, Kolonja akvo (por la tualeto); gliciriza akvo; plumbacetata akvo, oksigena akvo (Vd oksigena; ☞ hidrogena peroksido); hipoklorita akvo (por blankigi tolaĵojn ktp); peza akvo (Ⓚ kombinaĵo el oksigeno k deŭterio, D2O, denso 1,106; troviĝas en la ordinara akvo, en proporcio de 1/5 000).
5 Likva sekrecio de la korpo: de niaj palpebroj ekverŝiĝu akvo! X; tiu respondo venigis akvon en ŝiajn okulojn; ĉe la nura vido kolektiĝas al mi akvo en la buŝo; ellasi akvon Z (urini).
6 Travidebleco k pureco de gemo: diamanto de plej pura akvo; (f) li estas kanajlo de la plej bela akvo.
oranĝoflora akvo. Akvo kun dolĉa parfumo (pro enhavo de iom da nerolio), uzata por aromigi diversajn preparaĵojn en apoteko, kuirejo ktp; kromprodukto de la ekstraktado de nerolio el bigarado.
reĝa akvo Ⓚ Miksaĵo de tri partoj da klorida acido k unu parto da nitrata acido, kiu solvas i.a. oron (la reĝon de la metaloj) k platenon.
akva
1 Konsistanta el akvo: akva solvaĵo, trinkaĵo, medio.
2 Vivanta en akvo: akvaj plantoj, bestetoj.
akvi Z (tr) Doni al vegetaĵoj la bezonatan akvon: ŝi akvis sian ĉarman pizon. ☞ akvumi, ŝprucigi, aspergi, irigacii.
akvado. Ago de tiu, kiu akvas plantojn.
akvaro. Amaso da akvo.
akveca. Entenanta tiom da akvo, ke ĝi iel similas al ĝi: akveca tereno; akvecaj legomoj; akveca kaĉo.
akvero. Guto da akvo.
akvilo. Ilo, konsistanta el ujo, verŝilo k rozo por akvumi.
akvujo. Ujo aŭ loko, por ricevi k konservi akvon.
akvumi (tr) Malsekigi, surŝprucigante aŭ trafluigante akvon: ŝi akvumis sian rozarbeton Z; vi estas kiel ĝardeno akvumata X; akvumi ŝtofon antaŭ ol ĝin gladi; akvumveturilo.
akvafina (pp substanco) Facile sorbanta akvon k/aŭ solviĝanta en akvo: koloidoj estas akvafinaj. Sin. hidrofila.
akvaltira. Ema sorbi la aeran malsekon: kalcia klorido estas akvaltira substanco.
elakviĝi. Eliĝi el akvo: ĉe la forcedo de la inundo la kampoj iom post iom elakviĝis.
enakviĝi. Eniĝi en akvon: la enakviĝintaj salikoj ankoraŭ desegnis la linion de la iama vojo; la ŝipo enakviĝas tri metrojn. (☞ mergi. ➞ floslinio.)
subakvigi Z. Meti sub akvon.
subakviĝi. Profundiĝi sub la akvon: la submarŝipo, la baleno subakviĝis.
★superakvi. Inundi: la ŝtormo superakvis parton de la ebena lando; la herbejoj estis superakvitaj B.
superakvego Z. Diluvo.
surakviĝi ✈ Ektuŝi la akvan supraĵon, perdante flugrapidecon, por halti flosante.
traakvigi. Irigacii.
balastakvujo ⚓ Akvujo, kies plenigado ebligas al submarŝipo malleviĝi en la akvo, k inverse.
falakvo Z = akvofalo.
fluakvo. Akvo fluanta: banu vian korpon en fluakvo X.
fluakveja ☼ (pp vivulo) Ekskluzive aŭ prefere vivanta en rapide fluanta akvo.
fortakvo. Nitrata acido, miksita kun akvo, uzata en gravurado.
gasakvo. Trinkakvo, entenanta nature aŭ artefare solvitan gason (karbonan dioksidon). Sin. ŝaŭmakvo.
kininakvo. Ŝaŭmakvo kun kinino, tonika, uzata kun alkoholaĵo (ĝino).
kranakvo. Akvo liverata domen per tuboj.
melisakvo. Alkoholato kun esenco de folioj de citronmeliso, uzata kontraŭ svenoj.
mielakvo Z. Medo.
okulakvo Z. Kolirio.
sanktakvujo Z ✞ Speciala kuvo, ĉe la enirejo de preĝejoj katolikaj, por disponigi sanktan akvon al la piuloj.
sodakvo
1 Origine minerala gasakvo aŭ simila artefarita solvaĵo, entenanta natrian karbonaton (sodon 2) k karbonan dioksidon.
stagnakveja ☼ (pp vivulo) Ekskluzive aŭ prefere vivanta en stagnanta akvo.
sterkakvo. Malpura likvo, kiu defluas de sterkamaso
ŝaŭmakvo. Gasakvo.
trinkakvo Z. Akvo sufiĉe pura, por esti sendanĝere trinkata de homoj.
tualetakvo. Alkoholita k aromigita akvo, uzata kvazaŭ parfumo.
turnakvo Z. Amaso da akvo, rapide turniĝanta pli-malpli funelforme, en rivero, lago aŭ maro.