← Reen al H

PIV 2020 · 5953

★hidrogen/o

hidrogen/o
Elemento, H, atomnumero 1, atommaso 1,01: la kerno de la atomo de hidrogeno estas protono.
Gaso, H2, plej maldensa, senkolora, kies kombinaĵo kun oksigeno produktas akvon.
hidrogena. Rilata al hidrogeno: hidrogena klorido (HCl; en akvo: klorida acido); hidrogenaj kombinaĵoj.
hidrogeni (tr) Redukti substancon per hidrogeno, ofte kun la helpo de katalizilo: parte hidrogenita vegetaĵa oleo, uzata en la manĝaĵindustrio; hidrogeni duoblan ligon al unuopa ligo.