PIV · 11125
★numer/o
★numer/o
1 Cifero aŭ numeralo, montranta la vicon de iu objekto inter aliaj: numero de paĝo, domo, bileto.
2 La objekto mem, signita per iu numero: malnova numero de gazeto; li loĝas en la numero 182; gajna numero de loterio Z.
numera. Rilata al numeroj: numera tabelo, listo.
numeri (tr) Signi per numero: numeri la paĝojn de kajero B; la proverboj estos numeritaj Z; tiu sekcio numerados k katalogados ĉiujn verkojn Z.
numerebla ∆ (pp aro) Tia, ke oni povas doni al ĉiuj ĝiaj elementoj malsamajn numerojn: la reelaj nombroj konsistigas nenumereblan aron.
numeranto ∆ Numeratoro.
numerilo. Aparato por aŭtomate numeradi.
atomnumero ☐ Ⓚ Vicnumero de elemento en la perioda klasifiko, egala al la nombro de la elektronoj aŭ protonoj en unu atomo de tiu elemento. ➞ atommaso.
telefonnumero. La serio de la ciferoj, kiu identigas ĉiun abonanton de telefonreto.