← Reen al N

PIV · 11050

★nombr/o

nombr/o
Elemento de unu el la nombrosistemoj, nome entjera nombro (…, −2, −1, 0, 1, 2, …), racionala nombro (kvociento de entjeroj), reela nombro (limeso de racionalaj nombroj), aŭ kompleksa nombro (nombro en la formo a + ib kun a k b reelaj): para, nepara, nombro; kunmetita nombro (Sin. neprimo). numero, frakcio, primo.  cifero, imaginara, kardinala, proporcio (ora).
Unu el tiaj nombroj, uzata por mencii kvanton: ni ĉiuj estas nur en la nombro de okdek Z; tia estis la kalkulita nombro de la Izraelidoj: sescent unu mil sepcent tridek X; la Eternulo multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro X; en la gimnaziojn oni akceptas la hebreojn nur en la nombro de 3−5 procentoj Z; ĉu vi sciis, kiel granda estos la nombro de viaj tagoj? X; senfina estas la nombro de la stultuloj; tio faros rondan nombron (sen frakcio, aŭ finiĝanta per unu aŭ pluraj nuloj); granda nombro da demandoj.
Λ Deklinacia aŭ konjugacia formo de iu vorto, montranta, ke ĝi rilatas aŭ al unu aŭ al pluraj realaĵoj. singularo, dualo, pluralo.  numeralo.
Nombroj ב La kvara libro de Pentateŭko.
volviĝa nombro Vd volvi.
nombra. Rilata al la nombro(j): nombraj signoj, nomoj; tio estas nur nombra demando.
nombri (tr)
Difini per nombroj la sumon de objektoj aŭ personoj: se mi nombros la glasojn […] Z; ŝafoj k bovoj, kiujn oni ne povas nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco X; oni nombris en la lando plurajn milionojn da senlaboruloj; noktoj turmentaj estas nombritaj al mi X.
Enteni, enhavi ian nombron da unuoj: nia societo nombras preskaŭ 300 membrojn; libro nombranta 600 paĝojn. enkalkuli.
(pp aparato) Mezuri per nombroj la kvanton de fluo aŭ la unuojn de ripetiĝanta fenomeno k adicii ilin: oportuna nombrilo por nombri la paŝojn.
nombrado
Ago de iu, kiu nombras: fari nombradon de grego.
Maniero nombri: la E-a nombrado.
nombrebla
Tia, ke oni povas ĝin nombri: homoj, moneroj, leteroj estas nombreblaj aferoj.
Λ (pp subst.) Reprezentanta aĵojn, kiujn oni povas nombri (ekz. «dio», «monero», «frukto»).
nombrilo, nombradilo Aparato konsistanta el mezurilo k el kalkulmekanismo, kiu montras per nombroj la rezulton de la mezurado dum determinita tempo: akvonombrilo (nombras per kubmetroj); Gejger-nombrilo (detektas k nombras la partiklojn elsendatajn de radioaktiva korpo). kalkulilo.
nombrono. Frakcio: li estas saĝa, li povas kalkuli en la kapo kun nombronoj Z.
nombronomo, nombrovorto. Ĉiu vorto, kiu servas por nombri, ekz. nul, dek, cent, miliono k.a.: la nombronomoj ordaj Z, fundamentaj Z.
elnombri. Precize kalkuli la nombron de anoj en homgrupo, gento, popolo ks, aŭ de elementoj en aro, kolekto ks.
dunombraj, trinombraj, kvarnombraj
n-nombraj 🍁 (pp floroj) Kun 2, 3, 4… n sepaloj, 2, 3, 4… n petaloj k plejofte 2-, 3-, 4-… n-dividebla nombro de stamenoj k de karpeloj.
multnombra, multanombra. Grandnombra.
multenombra (ark.)
= multnombra: kiu aŭdis la multenombrajn parolojn k diskutojn Z; eĉ se iliaj virtoj estas puraj k multenombraj Z.
Plurala: finiĝo de substantivo multenombra Z.
multenombro Z (ark.) Pluralo.
nenombrebla
Tia, ke oni ne povas ĝin nombri.
Λ Reprezentanta aĵon, kiun oni ne povas nombri (ekz. «mono», «oro», «glacio»).
sennombra. Tiel multa, ke oni ne povas kalkuli la kvanton: ŝi rigardis la sennombrajn malgrandajn ŝtonojn sur la bordo Z. nekalkulebla.
supernombra. Estanta super la normala nombro: supernombra pasaĝero, oficisto.
ununombro (ark.) Singularo.
acidnombro (en oleo- k grasindustrio) Nombro, indikanta, kiom da ml da unumolara solvaĵo de potaso (KOH) estas bezonataj por neŭtrigi la grasajn acidojn de 1 g da graso aŭ oleo.
atomnombro = atomnumero.
fadennombrilo. Forta lupeo, aranĝita por ebligi la nombradon de la fadenoj en teksaĵo.
grandnombra, grandanombra. Enhavanta grandan nombron da elementoj: la juna paro ricevis grandnombran idaron Z; grandnombra familianaro Z, popolo X; grandanombraj brutaroj Z.
indicnombro 📈 Nombro, kiu esprimas la mezan ŝanĝon en aro da variabloj, ekz. prezoj; kutime unu jaro estas elektita kiel bazo, k la indicnombro por ĝi estas metita egala al 100. vivkosta indico.
instrukcinombrilo 💻 Dateningo en komputilo, kiu tenas la adreson de la instrukcio plenumota. regilo.
kvantumnombro Nombro, karakterizanta specifan kvantumstaton.
meznombro, mezonombro Nombro, kiu estas iel tipa por tuta aro da nombroj, nome, se la aro estas finia kun n elementoj: aritmetika meznombro (la sumo de la nombroj dividita per n); geometria meznombro (la n-a radiko de la produto de la nombroj, se pozitivaj); harmona meznombro (la inverso de la aritmetika meznombro de la inversaj nombroj). mezvaloro, mediano, duilo.
oktannombro. Mezuro de la kvalito de benzino kompare kun pura izooktano (2,2,4-trimetilpentano), kiu havas la valoron 100, k heptano kun valoro 0.
paŝnombrilo. Ilo, por mezuri per nombrado de la paŝoj iritan vojon de piediranto. irmezurilo.
plennombra Z. Kompleta. kvorumo.