PIV · 4234
★faden/o
★faden/o
1 Maldika, multege pli longa ol dika produktaĵo el kuntorditaj fibroj, uzata por kudrado, trikado aŭ teksado: fadenoj el silko, kotono, lano, lino, rajono; enkudriligi fadenon; (f) ne iru fadeno antaŭ kudrilo Z; ŝiriĝis fadeno sur la bobeno Z (la afero malsukcesis); fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras Z (li devas obei); (f) nia savo pendas nur sur fadeno malforta Z; (f) teni ĉiujn fadenojn en sia mano (ĉion direkti). ☞ filamento, fibro, ŝnuro, ŝpini. ➞ fadenbulo, fadenfasko, fadennombrilo.
2 Drato: ora fadeno Z.
3 (f) Sinsekva interligiteco: per la fadeno de rememoroj alnaĝis al ŝi la vizaĝo de la patrino Z; perdi la fadenon en la parolo Z (ĉesi kompreni aŭ ĉesi povi sin esprimi pro senatento aŭ forgeso pri la sekvo de la ideoj); la fadeno de rakonto; ĉiuj fakoj de la scienco estas ligitaj inter si per neŝireblaj fadenoj. ☞ ĉeno.
fadenaro. Fadenfasko.
fadenisto. Merceristo.
fadenmontra Z. Tiel eluzita, ke la apartaj fadenoj elvidiĝas.
disfadenigi. Malkunmeti teksaĵon, apartigante la fadenojn.
disfadeniĝi. Malteksiĝi pro eluziteco: la kolumo iom disfadeniĝis sur la rando Z.
senfadena. Sendrata.
fiŝfadeno. Fadeno de diversaj dikoj, uzata por fiŝkaptado.
hokfadeno. Fadeno provizita per hoko(j), por fiŝkaptado.
★metalfadeno. Drato.
orfadeno. Fadeno, ĉirkaŭvolvita de ora drateto, uzata por brodado ks.
pensfadeno. Sinsekvo de la ideoj: kiom da kapoj estis en tiu amasego, tiom estis da pensfadenoj, kiuj mistere etendiĝadis en la spaco Z.
plumbofadeno
1 Vertikalilo.
2 Sondilo.
ŝufadeno. Per peĉo ŝmirita fadeno, uzata por ŝukudrado.
velfadeno. Fortika fadeno, uzata por velkudrado ks.