← Reen al Ĉ

PIV 2020 · 2746

ĉir/o

ĉir/o
🍁 Maldika, volva organo de grimpaj plantoj, per kiu ili alkroĉiĝas: ĉiro devenas el folio (foliĉiro, ekz. ĉe diversaj fabacoj), tigo (tigoĉiro, ekz. ĉe vito), aŭ adventiva radiko (radikĉiro, ekz. ĉe vanilo). krampo 4.
Fadenforma apendica palpilo ĉe diversaj senvertebruloj, i.a. poliketoj, krinoidoj k brankiostomo. barbfadeno.
ĉireto Ĉiroforma organeto de iuj ciliuloj.