← Reen al C

PIV 2020 · 2533

cili/o

cili/o
Tre mallonga harforma movorganeto, troviĝanta en granda nombro sur la ĉelmembrano de grupo de protozooj (ciliuloj) k sur iuj epiteliaj ĉeloj de metazooj: olfaktaj cilioj; la vibraj cilioj de la trakeo suprenŝovas la mukon.
🍁 Fajna hareto ĉe la rando de ĝenerale plata organo, ekz. de petalo.
ciliuloj Filumo (Ciliophora) de protozooj multaciliaj. alveoluloj, flageluloj, rizopodoj, sporozooj.