PIV 2020 · 2532
cikut¹o
cikut1o
1 🍁 G. (Cicuta el apiacoj) de 8 sp-oj de N-hemisferaj herboj, i.a. la tre venena akvocikuto.
2 ♜ Veneno, kiun la Atenanoj tiris el cikuto k konio, k kiun ili trinkigis al la mortkondamnitoj.
fetora cikuto. Akvocikuto.
granda cikuto. Makula konio.
akvocikuto 🍁 Sp. de cikuto (C. virosa) plurjara, kun dika, kava radiko, kun ĉ. 1 m alta, kava tigo, kun 2−3-oble plume dividaj folioj k kun blankaj floroj; hejma en la mezvarmaj regionoj de Eŭropo k Azio, ĉe lagoj k riveroj; treege venena.