PIV · 982
api²o
api2o 🍁 G. (Apium el apiacoj) de plejparte dujaraj herboj kun plume dividaj folioj k kun blanketaj floroj en relative malgrandaj umbeloj; ĉ. 25 sp-oj el la mezvarmaj k ekster-Afrikaj varmaj regionoj, i.a. celerio (A. graveolens).
apiacoj. Fam. (Apiaceae, sin. Umbelliferae) de dukotiledonaj plantoj – multaj herboj, malmultaj arbustoj k arboj –, kies malgrandaj epiginaj floroj, en kunmeta, pli malofte simpla umbelo, konsistas el 5 sepaloj (kelkfoje malestaj), 5 petaloj (ofte blankaj), 5 stamenoj k 2 karpeloj, ĉi kiuj maturiĝas al seka nedehiska frukto (duakeno); ĉ. 3540 sp-oj el 446 g-oj, ekz. apio (☞ celerio), aneto, cikuto, daŭko (☞ karoto), eringio, fenkolo, herakleo, konio, kumino, petroselino (☞ petroselo). Sin. umbeliferoj.
apiolo Ⓚ Etero, dimetoksi-metilendioksi-alilbenzeno, C12H14O4, aroma, el la semoj de iuj apiacoj, medicine uzata (kontraŭfebra, menstrureguliga); du ĉefaj izomeroj: anetapiolo (el aneto) k petroselapiolo (el petroselo).