PIV · 2393
celeri²o
celeri2o 🍁
1 Sp. de apio (Apium graveolens), dujara herbo hejma en humidaj apudmaraj lokoj de Kaŭkazo ĝis Atlantiko; kvar varioj, unu sovaĝa (sovaĝa celerio: var. silvestre) k tri kultivataj kiel legomoj:
folicelerio, ripocelerio (var. dulce), kun grandaj, hele aŭ flave verdaj petioloj manĝataj krudaj aŭ kuiritaj;
supcelerio, tranĉocelerio (var. secalinum), kies folioj k petioloj, ambaŭ tre verdaj, estas uzataj por spici supojn k salatojn;
tubercelerio (var. rapaceum), kun granda nutra k spica tubero.