← Reen al L

PIV · 9324

levistik/o

levistik/o 🍁 G. (Levisticum el apiacoj) de nur unu sp. (L. officinale), plurjara herbo tre aroma, kun 2−3-foje plume dividaj, senharaj folioj k kun malgrandaj flavetaj floroj; E-Mediteranea, naturigita en Eŭropo k N Ameriko, kultivata por medicinaj k kuirartaj uzoj, i.a. por aromigi supojn, saŭcojn k porkaĵojn. celerio.