PIV 2020 · 2392
celenter/o
celenter/o ♉ Interna kavo de malsuperaj bestoj, kies sakforma korpo konsistas el nur 2 ĉeltavoloj, ektodermo k endodermo. ☞ celomo. ➞ dublasta.
celenteruloj. Filumo (Coelenterata) de metazooj, kies korpo estas sakforma k havas celenteron, ekz. koraluloj, meduzoj. ☞ ktenoforoj, sponguloj, celomuloj.