PIV 2020 · 14669
★spong/o
★spong/o
1 ♉ Spongulo: maraj, dolĉakvaj spongoj; kalkaj, silicaj spongoj.
2 Malpeza, pororiĉa, tre sorbema substanco, farita el la korneca skeleto de iuj sponguloj.
3 Similuza objekto el analoga strukturo: kaŭĉuka, plasta, dratara spongo.
spongi (tr) Viŝi aŭ sorbigi per spongo: spongi tablon, ĉevalpostaĵon; spongi akvon.
spongeca. Tia, ke ĝi havas la konsiston k pororiĉecon de spongo: marŝi sur la spongeca musko; spongeca histo de la rakitismaj ostoj; la spongeca korpo de la peniso (corpus spongiosum penis).
sponguloj. Filumo (Porifera, sin. Spongiaria) de primitivaj animaloj, kiujn karakterizas i.a. unuflagelaj ĉeloj, ĉirkaŭitaj de speco de kolumo, k sekreciado de kalka, korneca aŭ silica skeleto; ili vivas en akvo (ĝenerale en maro, pli malofte en nesala akvo), fiksiĝintaj al la substrato.
forspongi (tr) (f) Forigi el la memoro: mi estas preta forspongi la pasintaĵon.