PIV 2020 · 14670
sponsor/o
sponsor/o E. Homo, entrepreno, institucio ks, kiu finance subtenas sportajn aŭ kulturajn aktivaĵojn, por fari al si reklamon. ☞ patrono.
sponsori (tr) Subvencii kiel sponsoro.
sponsorado. Ago sponsori k konsekvenca socia fenomeno.