PIV 2026 · Artikolo 11877

patrono

Litero P

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. patrona
  2. patroni
  3. patronad/o
  4. patronec/o
patrono
1 HIST en la antikva Romo riĉa potenculo, kies protekton petis plebanoj. ➞ kliento.
2 KOMU eminenta persono, kiu protektas alian personon aŭ institucion. ➞ aŭspicio 2, sponsoro.
3 RELI di(in)o aŭ sanktul(in)o, kiu protektas landon, urbon, korporacion, preĝejon aŭ simple tiujn, kiuj ricevis ties nomon ĉe la bapto: hodiaŭ Taŭrido dankas sian patroninon Dianon Z sankta Jozefo estas la patrono de la ĉarpentistoj je la tago de mia sankta patrono
patrona
1 rilata al patrono: la patrona festo la patrona flago patrona komitato
2 afekte protektema: tiu ĉi estimo havis tute la malnovan patronan karakteron Z
patroni tr protekti iun aŭ ion kiel patrono.
patronado ago de patronanto.
patroneco rolo de patrono: ĉiuj ministroj prenis sur sin la patronecon de nia kongreso Z