PIV 2026 · Artikolo 1413

aŭspicio

Litero A

aŭspicio
1 antaŭsigno pri la estonta evoluo de io: la afero prezentas sin sub favora aŭspicio ĉiun jaron mi aĉetas unu loterian bileton por favora aŭspicio RPi
2 ofte plurale protektado aŭ patronado: la konkursoj okazas sub aŭspicio de UEA ILa la ekspozicio okazis sub aŭspicioj de la urbestro OE multaj valoraj libroj aperis sub la aŭspicioj de SAT 2 ➞ egido 2.
aŭspicii tr protekti ion kiel ĝia patrono 2: la Prezidento aŭspiciis ankaŭ la Universalan Kongreson SŠt la premion aŭspiciis la internacia asocio de advokatoj kontraŭ nukleaj armiloj JMI