← Reen al A

PIV 2020 · 1412

★aŭskult/i

aŭskult/i (tr)
Peni aŭdi; atente uzi sian aŭdan senson: kiu bone aŭskultas, bone lernas; kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas Z; ne aŭskultinte, ne kondamnu Z; aŭskulti al ies voĉo (peni ĝin ekkapti); aŭskulti sub la pordo, trans la muro Z; aŭskulti kiel ĥinan predikon Z (ne volante kompreni).
(f) Konformigi sian agadon al ies peto, konsilo ks: ili vokis al la Eternulo k li ilin aŭskultis X; li ne volis aŭskulti miajn konsilojn; sed al kiu aŭskultis tiuj frenezaj?. elaŭdi.
aŭskulto, aŭskultado
Ago de tiu, kiu aŭskultas: unu minuto da aŭskultado sufiĉas Z; esti ĉe la aŭskultado de radiostacio.
Speciala kunsido de komisiono, tribunalo ks por aŭskulti la diversajn opiniojn pri iu temo.
aŭskultanto. Tiu, kiu aŭskultas prelegon, radioelsendon ks: kurtonda aŭskultanto (persono, kiu regule aŭskultas radiostaciojn en kurtaj ondoj).
aŭskultantaro. Aro de aŭskultantoj: li entuziasmigis sian aŭskultantaron.
aŭskultilo
Aŭdilo.
Stetoskopo.
aŭskultiloj. Aparato, portata surkape k ebliganta aŭdi mesaĝojn, tradukojn, muzikon kc.
aŭskultumi Klinike esplori la internajn bruojn de la organismo aŭ per almeto de la orelo aŭ per uzo de stetoskopo: aŭskultumi pulmojn, koron (brustaŭskulti); aŭskultumi kranian aneŭrismon, artikon.
elaŭskulti. Ĝisfine aŭskulti.
subaŭskulti
Kaŝe aŭskulti.
Per speciala instalaĵo aŭskulti privatajn telefonaĵojn de iu persono: lia lineo estas subaŭskultata de la polico.
kapaŭskultiloj. Aŭskultiloj.