← Reen al A

PIV 2020 · 1411

aŭror/o

aŭror/o Z
Tiu momento de la matena krepusko, kiam la ĉielo ruĝiĝas: l’ aŭroro frostotrema en robo rozaverda; vekiĝi ĉe la aŭroro. Sin. matenruĝo. tagiĝo.
(f) Esperiga komenciĝo: stari ĉe la aŭroro de sia vivo.
🔭 Diverskolora lumigo de la nokta ĉielo en polusproksimaj regionoj, kaŭzita de elektre ŝargitaj partikloj de la suna vento, interagantaj kun la tera magnetkampo en la alta atmosfero: boreala (arkta), aŭstrala (antarkta) aŭroro. Sin. nordlumo.
Aŭroro Romana diino de la mateniĝo: la rozafingra Aŭroro.
aŭrori (ntr) Eklumi kiel aŭroro: (f) en mia kor’ aŭroras; aŭroras nova epoko.