PIV 2020 · 9626
lum/o
lum/o
1 Fasko da radioj, kiuj, perceptate de la okuloj, faras la objektojn videblaj: la lumo de la suno Z, de la steloj, de lampo; ŝi aranĝis, ke ŝia edzo vidu la infanon nur ĉe la lumo de la tago Z; kio kuŝas ĉi tie? Donu lumon! Z; la lampo ĵetadis fortan lumon sur la palan vizaĝon Z; ĉe arta lumo malpli klare ol ĉe la taga lumo montriĝas la sulkoj Z; vidi la lumon (naskiĝi); perdi la lumon (blindiĝi). ☞ flukso, intenso, lukso, lumeno.
2 Tia lumo, kolorigata per intermetitaj diafanaĵoj aŭ alia procedo: la blua lumo de la luno; ruĝa lumo (kutime indikanta malpermeson plu iri); doni al iu la verdan lumon (permesi pluiri, pf). ☞ lumo 4.
3 Natura fonto de tia lumo: la grandaj lumoj, kiuj estas sur la ĉielo Z; la norda lumo Z, aŭstrala lumo; la zodiaka lumo.
4 Artefarita objekto, el kiu eliĝas tia lumo: ĉie aperis ruĝaj, bluaj k verdaj lumoj, kiujn ili portis en la manoj Z; lumoj de lumturo; eklipsa, konstanta lumo (☞ blinko); ⚓ ✈ verda (ĉe la dekstra flanko), ruĝa (ĉe la maldekstra flanko) lumoj de navigado; la lumoj de aŭtomobilo (plenlumoj, duonlumoj, parkadlumoj, ĝirblinkoj, alarmoblinkoj, postlumoj, bremsolumoj).
5 (f) Eco, kiu ebligas ekkoni, rimarki, juĝi aferon; elmontriteco, publikeco: pro modesteco li neniam metas en lumon siajn meritojn Z; tiu cirkonstanco ĵetas plenan lumon sur la aferon Z; lumo fariĝos, kulpulo troviĝos Z; de tiam ni ekhavis novajn lumojn sur ĉi tiu temo.
6 (f) Maniero, kiel objekto estas rigardata: loki pentraĵon en favora lumo; (f) ĉe la lumo de tiuj faktoj ni povas deklari […]; tiun argumenton vi prezentas en tute malĝusta lumo Z; tiu tro laŭta titolo metus malbonan lumon sur nian aferon Z.
7 (plej ofte plurale) (f) Natura aŭ akirita kapablo kompreni la aferojn: li juĝis laŭ siaj limigitaj lumoj; la lumoj de la racio, de la kredo; la jarcento de la lumoj (la 18a); (personige) mi povus citi tiajn grandajn lumojn, kiel ekz-e Bacon, Leibnitz, Pascal […] Z.
8 ב La hebrea aŭ kristana kredo: tiuj homoj estas kontraŭuloj de la lumo X; kiu rigardas al li, ricevas lumon X; vidu, la infanoj de la lumo ploras! Z; tiu venis […] por atesti pri la lumo por ke ĉiuj per li kredu N.
9 ☆ Hela parto de pentraĵo, per kiu la pentristo imitis la efektojn de la lumo: dismeti arte la lumojn k la ombrojn.
★lumi
1 (ntr) Eligi lumon 1, 2: la suno lumis inter la folioj Z; Egiptujo, kie la suno lumis tiel varme Z; la steloj lumis kiel okuloj Z; sep lampiroj lumis tiel bone, kiel ili povis Z; diamantoj, kiuj havas kapablon lumi en mallumo Z.
2 (ntr) Ĵeti sian klaron sur: la radioj de la suno lumis sur ŝiaj vangoj Z; la luno lumis sur la plankon Z; la lanternoj neniam lumis al mi, diris la luno, sed mi lumis al la lanternoj Z; simpla sklavo, sur kiun lumis nia hejma suno Z; por lumi al ili, ke ili povu iri tage k nokte X; (f) lumu per Via vizaĝo sur vian sklavon! X; neniu radio al mi lumas Z (en la mizero).
3 (ntr) (pp okuloj) Vigle, vive brili: la blanko en ŝiaj okuloj lumis kiel ĉe negro Z; Kala nenion diris, sed ŝiaj okuloj lumis Z; brilaj okuloj kiuj lumis el la masko Z; lia vizaĝo lumis de infana ĝojo.
4 (tr) (f, ark.) Prilumi: ĝi lumas mian malgajan vojon Z; laboro, kiu lumas la solecon Z.
luma. Daŭre lumanta:
1 ĉielaj lumaj korpoj; bela luma tago; ĝi estis bela kiel luma elfo Z;
2 bela luma salono; (f) luma klarigo;
3 ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi vidas la lumajn okulojn de siaj fratoj Z; luma vizaĝo Z, rideto Z; lumaj estontaĵoj. ☞ hela, serena, senkulpa.
lume. En luma maniero: estis sufiĉe lume, por ke oni povu ĉion klare distingi Z; mi ekbruligis fajron, tuj estos al vi pli varme k pli lume Z.
lumado. Eligado de lumo.
lumaĵo. Lumo 3: estu lumaĵoj sur la ĉiela firmaĵo! X.
lumeco. Eco de luma korpo aŭ objekto.
lumeti. Eligi malfortan lumon: ruĝete lumetis la ĉielo Z.
lumeto. Malforta lumo: tra la […] fenestro […] penetradis senbrila lumeto Z; tiam rozkolora lumeto aperis sur la vangoj de la reĝino Z.
lumigi
1 Fari, ke io lumu, ekbruligi: vi lumigas mian lumilon X.
2 Provizi per lumo, liveri lumon al: lumigi ĉambron per kandelo B; (La Reĝo:) lumigu al mi, for! Z; groto lumigita per torĉoj; oleo por lumigado X; rekta, duone-nerekta, nerekta lumigado.
3 Helkolorigi: la martaj burĝonoj lumigas la nigrajn branĉojn.
4 (f) Klarigi, evidentigi, komprenigi: tiu frazo lumigas la tutan argumentadon; kelkaj flankoj de la demando restas ankoraŭ nesufiĉe esploritaj nek lumigitaj.
5 (f) Gajigi, serenigi, senzorgigi: rideto momente lumigis ŝian malgajan vizaĝon; la Eternulo lumigas mian mallumon X. ☞ hela, sennuba.
lumiĝi. Iĝi luma: leviĝu, lumiĝu, Jerusalem! X.
lumilo. Aparato, produktanta lumon: mi traesploros Jerusalemon kun lumiloj X; gvidlumilo; (f) la lumilo de la malpiuloj estingiĝu X; Vi estas mia lumilo, ho Eternulo! X. ☞ beko, lampo, kandelo, kandelabro, lanterno, lucerno, lustro, reflektoro, spoto, torĉo, flamingo, lumĵetilo.
lumelektra Vd efiko.
duonlumo. Malforta lumo, kies radioj estas malhelpataj de maldiafanaĵoj: la mistera duonlumo de la vespero Z. ☞ krepusko, klaroskuro.
eklumi. Komenci lumi: ankaŭ al ni la suno eklumos! Z; ĝis eklumos la mateno X; (f) en ŝi mem ankaŭ eklumis Z; (ark.) se via okulo eklumus konsolon al mi! Z.
eklumigi = lumigi 1.
kontraŭlume. En direkto kontraŭa al tiu, de kiu venas la lumradioj.
★malluma
1 Havanta nenian aŭ tre malmultan lumon: la nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi Z; malluma kelo, ĉambro (ekz. en fotolaboratorio); mallume kiel en karcero. ☞ nigra, obskura.
2 Ne hela, ne brila, proksima al nigro: du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo Z; liaj fajraj mallumaj okuloj Z; mallumaj amasoj da migrantaj birdoj Z; mallumaj laŭraj arboj Z; mallume verda maro Z.
3 (f) Malgaja, deprimanta: li vidas nur la malluman flankon de la aferoj; mallumaj tagoj de mizero Z; mallumaj antaŭsentadoj Z.
4 (f) Kontraŭa al la racio, al la progreso: ili vegetis en la plej malluma nesciado; la mallumaj jarcentoj (de la komenca Mezepoko); en ĉi tiu kruela, malluma tempo Z.
5 ב Kontraŭa al la vera kredo: la mallumaj anĝeloj (diabloj).
mallumo
1 Tute aŭ preskaŭ tute plena manko de lumo: en la kaverno regis mallumo B; tra densa mallumo briletas la celo Z; ties lumilo estingiĝos meze de profunda mallumo X; (f) karaj trajtoj englutitaj de la mallumo de la morto Z.
2 (f) Malklereco: tutaj gentoj lasitaj en la mallumo por la profito de iliaj mastroj, fremduloj, [kiuj] suspektas unu la alian pro mallumo, ilin dividanta Z.
3 Malboneco, malpieco, pekeco: makuli la ĉielan lumon per agoj de mallumo Z; mi ne devis rimarkigi, ke mi travidis la agon de la mallumo Z; (la Patro) liberigis nin el la potenco de mallumo N.
mallumeco. Eco de io malluma.
mallumigi. Fari ion, iun malluma: la nuboj rapide mallumigis la ĉielon; mallumigi ĉambron per kurtenoj; (f) religia pieco floris en mallumo per mallumigado de la spirito Z. ☞ obskurantismo.
postlumoj 🚐 Lumoj ĉe la malantaŭo de veturilo.
prilumi (tr) (pp luma korpo) Verŝi sian lumon al, sur: fajra kolono, por prilumi al ili la vojon X: la suno prilumis liajn blankajn plumojn Z; tie li sidis, prilumita de la brulanta kontraŭa domo Z; la templo estas prilumata de la brilo de la suno Z; (f) li havis jam la intencon kritike prilumi la detalojn de tiu historio Z. ☞ lumigi, reliefigi.
prilumiteco. Stato de prilumita objekto: en la mistera luna prilumiteco de la monto Z.
senluma. Tia, ke oni ne havigis al ĝi lumon, aŭ tiun deprenis de ĝi: senluma astro, ĉambreto; ĉiujn fontojn de lumo en la ĉielo Mi senlumigos pro vi X.
erarlumo Z = vaglumo.
blinkolumo. Luma avertilo kun intermitaj lumoj.
fulmlumo 📷 Magnezia aŭ alispeca forta lumo, uzata ĉe fotografado en mallumaj lokoj.
haltlumo ⛗ Ruĝa lampo, eklumanta je regulaj intervaloj, por malhelpi la trairadon de strato en unu direkto.
lamplume. Ĉe la lumo de lampo.
lunlumo. Lumo de la luno: ili dancadis en la serena lunlumo Z; ekstere estis hela lunlumo Z; ĉe lunlumo Z; lunluma nokto Z.
nordlumo ❄ Luma atmosfera fenomeno, elradianta el la norda (aŭrora borealis) aŭ suda (aurora australis) magneta terpoluso: tamen ne estis mallume, la nordlumoj brilis ruĝe k bele Z.
planklumoj 🎭 Tiuj lumiloj, kiuj, vicigitaj sur la rando de scenplanko, prilumas la aktorojn.
reklamlumoj. Lumaj signoj, prezentantaj litere aŭ bilde reklamon pri varo ks: blinkaj reklamlumoj.
serĉlumilo. Lumĵetilo, kies fasko estas serĉe direktebla en rondira movo.
sunlumo. Lumo de Suno: ok minutojn k kelke da sekundoj bezonas la sunlumo por vojaĝo de pli ol 120 milionoj da mejloj Z; bela parko kun sunlumo k floroj Z; en la sunlumo Z; verdaj sunlumaj montoj Z.
taglumo. La lumo de Suno dum tago: la taglumon ĝi denove ekvidis Z.
trafiklumoj ⛗ Lumoj, kies grupiĝo, koloro k karakteroj reguligas la trafikon de ĉiaspecaj veturiloj surteraj, surakvaj k enaeraj. ☞ semaforo.
vaglumo. Facila k rapide estingiĝanta flamo, produktata de la membruligo de gasoj (metano ks) eliĝantaj el marĉoj aŭ grundoj, kie putras organikaj korpoj; temo de multaj superstiĉoj: koboldoj kun vaglumo sur la ĉapo Z.
verŝlumilo. Lumĵetilo vaste prilumanta surfacon (de ferdeko, alteriĝejo ks).