← Reen al E

PIV · 3533

★efik/i

efik/i (ntr)
Havi efektivan rezulton: niaj klopodoj fine efikis; se jodo ne efikas, ni uzos alian substancon; pli efikas riproĉo ĉe saĝulo ol cent batoj ĉe malsaĝulo X; de la volo la ordono pli efikas ol bastono Z; la ŝanĝoj en la nuna kontrakto efikos tuj, post kiam ili estos aprobitaj de la Liganoj. agi, validi.
Iamaniere influi; havi tian aŭ tian rezulton: la ripozo mirinde efikis sur lin; tio bone efikus! Z; kio efikus tre senkuraĝige sur multajn amikojn de nia afero Z. efekti.
Havi efektivan agon: forto efikas ĉe unu punkto; la risorto plu ne efikas.
Iamaniere influi la konsiston de io: kloro efikas sur hidrokarbonon.
efiko
Ago de io efikanta: sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta Z; tio faras bonan efikon sur via klereco Z; lia konduto havis plej malbonan efikon sur la juĝantaron; plej bonan efikon (kantado) faras en verdaĵo Z; saniga efiko de la sunaj radioj; la teruraj efikoj de la atombombo; ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava Z. efekto.
Difinita fenomeno: efiko de Ĵulo, efiko de Edison, efiko de Hall.
La kvociento de la valoro de la grando (povumo, energio, elektrokvanto ktp), kiu estas elmetata kiel utiligebla, per la valoro de tiu, kiu estas ensorbata de la sistemo, plej ofte esprimata per procentoj (efikanco); simb.: η (eta): radiada efiko de anteno (la kvociento de la elradiata energio per la tuta energio alkondukata al la anteno por difinita frekvenco).
efiko de Doplero 🔭 La observata ŝanĝiĝo de la frekvenco de signalo (sona, ultrasona aŭ luma) de celobjekto, kiu moviĝas for de aŭ direkte al la observanto.
efiko de Hall La deformado de la kurentaj linioj en konduktanto, influata de magneta kampo.
efiko de Ĵulo La produktado de varmo, kaŭze de la rezistanco de konduktanto kontraŭstaranta la trafluon de kurento.
efiko de Kelvino Malunuforma distribuo de alternaj kurentoj en la kversekco de konduktiloj, kaŭzata de la variadoj de la interna flukso magneta. Sin. haŭta, surfacflua efiko.
efiko de Komptono Malpliiĝo de la energio de radio(j) pro kolizio kun elektronoj.
efiko de Volto Produktado de elektromova forto pere de kontakto de korpoj de diferenca speco havantaj la saman temperaturon.
efiko de Zeeman La variado de la natura (nepolarizita) lumo elsendata el lumfonto, se oni metas la lumfonton en fortan kampon magnetan.
fajrera efiko. Sparka efiko.
forceja efiko Fenomeno de pliiĝo de la temperaturo de la malalta atmosfero de Tero, estigata de gasoj (karbondioksido, akvovaporo, ozono, metano k.a.), kiuj sorbas k poste resendas la infraruĝan radiadon de la tersurfaco: plifortiĝo de la forceja efiko.
haŭta efiko, surfacflua efiko Efiko de Kelvino.
lumelektra efiko Liberigo de elektronoj kaŭze de lumigo.
sparka efiko Brile luma efiko mallongdaŭra, karakterizanta malkonektan malŝargon. Sin. fajrera efiko.
efika. Havanta efikon: efika kuracilo, rimedo, helpo, klopodo, ekzemplo, admono; simplaj sed efikaj maŝinoj Z; hako post hako estas la plej efika atako Z; laboro juste rekompencata estas la plej efika, eble la sola efika higiena rimedo kontraŭ malsanoj Z; efika kaŭzo (Φ tiu, kiu fakte efikas, kontraste al la cela kaŭzo); pli efike ol bato pelas malsato Z. aktiva, drasta, energia, forta.
efikado Z. Procezo, dum kiu io efikas.
efikanto Io, kio efikas al io alia: alostera efikanto (molekulo, kiu povas alfiksiĝi al specifa loko de proteino k ŝanĝi ties formon k konsekvence ties aktivecon).
efikeco. Eco de tio, kio efikas: ĉiu rimedo, uzata tro longe, perdas sian efikecon Z; kuracilo de granda efikeco.
efikiĝo. Efikado: esti en plena efikiĝo, en multe da efikiĝo Z.
ekefiki. Komenci efiki: tiu preskribo ekefikas de la venonta noktomezo.
kromefiko. Akcesora konsekvenco, principe necelata, de iu procezo.
kunefiki. Kunagi cele al iu efiko.
reefiko. Denova efiko.
retroefiki
Havi efikon en la tempo antaŭa al la publikigo: leĝo ne retroefikas.
💡 Retroagi.
retroefiko 💡 Retroago.
memefiko Efiko de dinamo aŭ generatoro per la kurento, produktata de la maŝino mem.
senefika. Havanta nenian efikon: senefika kuracilo, konsilo, kolero. vana, vanta, senutila, superflua.
bonefiko (de io). efiko, kies rezulto estas bona.
flankefiko. Kromefiko.
tunelefiko Kvantuma fenomeno, ebliganta, ke partikloj povas trairi energibaron sen havi sufiĉan energion por superi ĝin.