PIV · 13478
★rilat/i
★rilat/i (tr aŭ al) Havi ian rilaton al: Anneto sciis, ke tiu nomo rilatas ankaŭ al ŝi Z, mi ne povas kompreni, kiel via konkludo rilatas al viaj premisoj; tiuj, kiuj provis rilati al nia ideo kun juĝo memstara Z; ni scias, ke vi kutimis rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj Z; 20 rilatas al 5, kiel 8 al 2; la adverba participo povas esti uzata nur tiam, kiam ĝi rilatas al la subjekto de la frazo Z; en E. la adverba participo ĉiam rilatas al la subjekto de la ĉefa propozicio Z; tenu la vizion sekrete, ĉar ĝi rilatas tempon malproksiman X; (abs) ne rilatas! (estas nenia rilato inter tiuj du aferoj).
rilato
1 Ligiteco aŭ interefiko inter du aŭ pluraj aferoj aŭ inter persono k afero aŭ reciproke: estas nenia logika rilato inter tiuj du ideoj; la vorto «mia» montras rilaton de posedo; la ideo, kiun mi intencas prezenti, havas rilaton al hilelismo Z; akceptu en la programon nenian punkton, kiu havas ian rilaton al mia persono Z; ĉiu, kiu havas ian rilaton al instruado aŭ lernado, havos nenian eblon alveturi Z (je tiu dato); kian rilaton tio havas al la kanalo? B; tia Deklaracio estus utila ne sole en rilato al la mondo ekstera Z.
2 Maniero, kiel iu opinias pri io, reagas al io: malfacile estis atingita la nuna favora rilato de la mondo al nia afero Z; por ke ilin ne mirigu mia rilato al tiu aŭ alia politika demando Z; en tiu rilato (de tiu vidpunkto); E. estas nenies propraĵo, nek en rilato materiala, nek en rilato morala Z; la kontrakton kun H. mi trovis por mi ĉiam tre neoportuna en ĉiuj rilatoj Z; ŝi asertis, ke ŝi estas en ĉiu rilato majstrino Z; mi konfesas, ke en rilato praktika tiu ĉi opinio havas multe da praveco Z; en certa rilato por mi efektive komenciĝis nova vivo Z.
3 (ofte plurale) Reciproka ligiteco de agado inter du personoj aŭ grupoj da personoj: esti en rilato kun iu Z; ĉiuj, kiuj sciis la delikatan rilaton (sekretan amon), ekridis Z; en rilato al via propra familio vi estas malbona patro Z; tiam la rilatoj de aliaj personoj al li ne povas tamen subite ŝanĝiĝi Z; diru al mi, kun kiu vi havas rilatojn, k mi diros al vi, kiu vi estas Z; kiel oni povas al infanoj paroli pri familiaj rilatoj! Z; komercaj rilatoj B; interhomaj rilatoj (£ esplorfako en entrepreno, kies celo estas tiel informadi la homojn, ke estiĝu ekstere favora klimato al la entrepreno k interne bonaj rilatoj inter dungantoj k dungitoj); montri la grandan utilon de nia lingvo por la rilatoj inter la laboristoj de la tuta mondo Z; la abomenindaj intergentaj rilatoj, kiuj regas nun en mia lando Z; tuj poste li komencis la rilatojn kun la Feniciano B; faciligi la internaciajn rilatojn Z; rompi, restarigi la rilatojn kun iu.
4 ∆ Subaro de la kartezia produto de du aroj: Se a k b havas la rilaton R, oni diras, ke a, b rilatas per R, k ofte skribas aRb anstataŭ (a, b) ∈ R.
rilato de ekvivalento. Rilato refleksiva, simetria k transitiva.
orda rilato, rilato de ordo. Ordo 5: la rilato «a dividas b» estas rilato de ordo en la aro de la pozitivaj entjeroj.
refleksiva rilato. Rilato tia, ke ĉiu elemento havas la rilaton al si mem.
simetria rilato. Rilato tia, ke aRb implicas bRa.
transitiva rilato. Rilato tia, ke aRb k bRc implicas aRc.
★rilata
1 Havanta ian rilaton al: tiu letero estas rilata al la striko. ☞ analoga, koncerna, najbara, parenca, proksima, simila.
2 Rilativa.
rilate
1 En rilato al: kiel li povas esti tiel blinda rilate sin mem? Z; simpatio rilate la ideon, por kiu ni laboras Z; la devoj rilate mian familion Z; okazis unu ŝanĝo, sed nur rilate la lokon de loĝado Z; pli bone la homoj ofte ne agis eĉ rilate siajn proksimulojn Z.
2 (ark.) Relative: oni faris al si la rilate malgrandan penon Z.
rilatigi. Estigi ian rilaton inter du aferoj aŭ personoj: krei metaforon estas rilatigi du malsimilajn aferojn per ia nova rilato; rilatigi al si ian aludon.
rilatumo ∆ Proporcio 4: rilatumo de endentaĵo (la rilatumo de la nombroj de la dentoj de du radoj konsistigantaj radoaron); ☇ rilatumo de atenuo.
ekrilati. Komenci, starigi rilatojn kun iu.
interrilatoj. Rilatoj 3: knabo, kun kiu Georgo estis en amikaj interrilatoj Z; personoj, kun kiuj oni havas interrilatojn Z; interrilatoj kun la popolo de Dio (hebreoj) ne estis mia amataĵo Z; en la interrilatoj ili estas tute enuigaj Z.