← Reen al S

PIV · 14221

★simil/a

simil/a
Havanta iajn ecojn, kiujn ankaŭ havas alia persono aŭ objekto: krei lingvon similan je E-o Z; ĝia blekado estas simila al la leona X; la reĝidino estis kopie simila al la bela knabino Z; nenia potenco devas esti simila al la mia Z; la anĝeloj ĉiuj estas similaj inter si Z; (subst-e) ĉiu korniko serĉas similan al si Z. analoga, najbara, parenca, proksima, sama.
(vs) Tia: vi scias tre bone, ke nenio simila estis Z; simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la eŭropaj popoloj Z; en lingvo arta nenio simila povas havi lokon Z; ion similan mi malestimas Z.
(pp geometria figuro) Posedanta angulojn egalajn al k longojn proporciajn al la respondaj grandoj de alia figuro: homotetaj figuroj estas similaj, sed ne nepre inverse.
simile. En simila maniero: flugadis simile al cigna lanugo la ŝaŭmo el la maro Z; mi vivis al normala hom’ simile K.  kiel, kvazaŭ.
simili (tr) Esti simila al: tago tagon sekvas, sed ne similas Z; unu similas nulon, ne prezentas kalkulon Z; ili similas unu la alian kiel du akvogutoj; filo kiu similus al li korpe k anime Z; tiu gaja svarmado similis al la fajreroj en la cindro Z.
similaĵo
Io simila: kian similaĵon vi kontraŭstarigos al li? Z (kun kiu vi komparos lin?).
ב Parabolo aŭ alegorio.
simileco. Eco de tio, kio estas simila: oni ne povas nei, ke ekzistas kelka simileco de la melodio Z; li havas grandan similecon kun mia mortinta frato Z; simileco de du trianguloj.
similigi
Fari simila: aktoroj provas similigi sin kun la prezentataj herooj.
Kompari: al bela k delikata virino mi similigis la filinon de Cion X.
similiĝi. Iĝi simila: forkuru mia amato k similiĝu al gazelo X.
similulo. Homo, aspekte simila al alia. proksimulo, sozio.
malsimila. Tute ne simila: post ili eliros alia (reĝo), malsimila al la antaŭaj X; kvar grandegaj bestoj malsimilaj unu al alia X. diferenca, malsama.
malsimileco. Eco de iu, io malsimila al alia.
memsimila (pp fizika sistemo) Havanta la samajn ecojn je pluraj skaloj.
sensimila. Tia, ke tiu ne havas iun, ion similan al si.