PIV · 10780
★najbar/o
★najbar/o
1 Homo, tribo, popolo loĝanta apude: pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima X; havi bonan najbaron Z; pro limoj k baroj malpacas najbaroj; najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas Z; petu al vi vazojn ekstere, de ĉiuj viaj najbaroj X; ŝteli de najbaro Z; sur ĉeval’ de najbaro la ŝarĝo ne pezas Z (➞ ledo); Hispanoj k Portugaloj estas najbaroj B; (f) malsaĝo estas najbaro de mizero Z.
2 Persono, kiu sidas aŭ troviĝas apud alia: li estis mia najbaro ĉe la tablo; (f) por pot’ argila poto fera estas najbaro danĝera Z.
najbara
1 (iu) Loĝanta aŭ troviĝanta proksime de iu: najbara amiko; (f) fajro k pajlo ne povas najbare vivi.
2 (io) Apartenanta al najbaro: pri havo najbara oni estas malavara Z; sia estas kara pli ol la najbara Z; (analoge) edziĝo najbara garantias de eraro Z.
3 (io) Estanta proksime de io: najbara insulo B, lando B; najbara al iu, al io.
najbare. Kiel najbaro: iun viziti najbare; najbare peti prunton de uzaĵo.
najbare de. Proksime de: najbare de la ŝoseo estis kaŝitaj oazoj B.
najbaraĵo. Ĉirkaŭaĵo, proksimaĵo: li loĝas en nia najbaraĵo.
najbareco. Proksimeco k rilatoj inter najbaroj: al li tiu najbareco estis malagrabla Z.
najbarino. Virino najbara: la kurten’ de mia najbarino.