← Reen al L

PIV · 9209

★led/o

led/o. Felo senharigita, tanita k preparita por la homa uzado: porka led’ ne detruiĝas Z; kaprida, bovina ledo; mansako el krokodila ledo; rimenoj, ŝuoj, bindaĵoj el ledo; el fremda ledo oni tranĉas larĝe Z (oni estas malavara, se oni ne pagas la kostojn.  poŝo); ledkuloto, ledjako, ledsako. jufto, marokeno, pergameno, ŝamo, ŝagrino, veleno.  ledopretigisto.
leda. Farita el ledo: leda ŝildo, zono X, paperujo B, monujo; ledaj botoj.
ledaĵoj
Objektoj el ledo.
Ledaj partoj de soldata ekipaĵo, de ĉevala jungaĵo ks.
ledaĵisto. Tiu, kiu produktas aŭ vendas ledaĵojn.
ledimita. El materialo simila al ledo: ledimita bindo, sako ktp.
artledo. Substanco, konsistanta el diversaj materialoj, prilaboritaj por ricevi la aspekton k kelkajn ecojn de ledo.
bovledo. Ledo el bov(in)a felo.
brilledo Z. Ledo por ŝuoj, ŝmirita per speciala brila verniso.
svedleda (precipe pp gantoj) Farita el ledo, kies ekstera flanko estas la karna.