PIV 2020 · 16534
vernis/o
vernis/o Ⓚ Ⓣ Solvaĵo, konsistanta el rezino aŭ plasto en solvanto, lasanta post sekiĝo maldikan, senkoloran, solidan tavolon sur la ŝmirita objekto, kiun oni tiel ŝirmas: alkohola, terebinta, celuloza, polura verniso; (analoge) verniso por la ungoj. ☞ lako.
vernisi (tr) Provizi per tavolo da verniso: vernisi pentraĵon, meblon.