PIV 2020 · 9047
★lak/o
★lak/o
1 Guma rezino brune ruĝa, kiun oni rikoltas, entranĉante la ŝelon de kelkaj sp-oj de orientaziaj arboj el la fam. de anakardiacoj, ekz. uruŝio.
2 Tiu substanco, uzata kiel ligilo de pigmento 2, prezentanta tre fortan brilon k malmolecon, k uzata de ĉinoj, japanoj k.a. en arta meblofarado.
3 Ruĝe bruna vakso, sekreciata de la epidermaj glandoj de lakokoĉo, k uzata i.a. kiel kolorilo k kosmetikaĵo. ☞ ŝelako.
4 Nesolvebla komponaĵo el kolora organika substanco k metalaj saloj (mordantoj), uzata kvazaŭ pigmento 2, ekz. karmino.
5 Imitaĵo de lako 2, konsistanta el rezino (kopalo, kolofono ks), solvita en verniso. ☞ emajlo, glazuro.
laki (tr)
1 Surkovri k surpentri per lako 2-5: oni retrovis en Koreio lakitajn objektojn el la Han-epoko.
2 Surkovri per tre brila k malmola farbotavolo: lakitaj ŝuoj; belegan lakitan ŝelon de juglando ŝi ricevis kiel ludilon Z.
lakaĵo. Meblo lakita 1: la lakaĵoj de Koromandel estas la plej famaj.
ŝpruclakado. Surkovrado, helpe de aerprema pistolo, de surfaco per ia lako 2: ŝpruclakado de aŭtomobila karoserio.
ungolako. Speco de verniso por la ungoj.