← Reen al E

PIV · 3783

★emajl/o

emajl/o
Vitrosimila diverskolora substanco, per kiu oni kovras potojn, fajencon, metalon per bakado je alta temperaturo: nedifekteblaj estas la emajlaj koloroj. lako.
Artobjekto kovrita per emajlo.
Natura brila malmola substanco, kiu tegas la dentinon de la denta krono ĉe la mamuloj. Sin. adamantino.
emajla. El emajlo: emajla vazo.
emajli (tr) Kovri per emajlo.
emajlisto. Tiu, kiu emajlas, aŭ pentras per emajloj.
ĉelemajlo Klozoneo.