PIV · 3784
eman/i
eman/i (ntr)
1 Φ Elnaskiĝi el pli alta, pli perfekta estaĵo, sen transformiĝado aŭ malgrandiĝado de tiu: laŭ la novplatonismo, la mondo emanas el la dia Unuaĵo.
2 💡 (plej ofte pri gasoj k radio) Eliĝi nevideble.
emano, emanado. Ago, per kiu io emanas.
emano, emanaĵo
1 Φ Tio, kio emanas: la mondo estas emanaĵo el Dio.
2 ☐ La radioaktiva gaso, estiĝanta pro la disiĝo de difinitaj radioaktivaj substancoj.
emanigi ☇ Eligi radiofrekvencan energion el iu konduktilo al la spaco per anteno.
emanigilo ☇ Aktiva nutrata elemento de jagia anteno, situanta inter la reflektilo k la direktiloj, k el kiu emanas la elsendata ondo.