PIV · 3785
emancip¹i
emancip1i (tr)
1 ⚖ Liberigi el la familiestra aŭ kuratora povo.
2 (f) Liberigi iun el la dependo de supera aŭtoritato: oni kredis, ke la universala voĉdonado sufiĉos por emancipi la proletaron; al tiu kategorio de emancipitaj virinoj apartenas pensionestrinoj, akuŝistinoj, dancistinoj […] k al tiu kategorio de emancipitinoj alkalkulis sin ankaŭ la du «virgulinoj» Z.
emancipo, emancipado. Ago de iu emancipanta: dediĉi sin al la emancipado de la sklavoj; mememancipado de publikulino.
emancipiĝi. Iĝi emancipita: ĉe la Renesanco emancipiĝis la spiritoj el la malnovaj dogmoj.
emancipiĝo. Procezo, el kiu rezultas emancipiteco: «Marta» estas ekzemplo de la sensukcesa penado de virino al emancipiĝo.