← Reen al E

PIV · 3782

★-em/

-em/.
I - Suf., montranta ĝenerale inklinon al io k uzata por signifi:
Inklina je: laborema Z, kolerema, babilema Z, manĝema; timema Z; dormema Z; falsema buŝo Z; purema Z; verema Z; muzikema Z; virtema Z; gastema Z; ekonomiema Z; dogmema Z; altrudiĝema, bataleme Z; singardema Z; kredema; drinkemulo Z.
Kapabla je: eksplodema substanco; inventema menso; produktema grundo. iv/.
Elmetata al: mortema Z, erarema Z, rompiĝema Z; mortemulo Z. Rim. 1 Kun rad., esprimanta econ, abstraktaĵon aŭ personon, oni povas ankaŭ uzi suf-e anst. em la rad-on am, kiu tamen pli insistas pri la konscieco k volateco de la inklino: verama, varmama, gastama, ekonomiama, glorama (amanta veron, varmon ktp). Rim. 2 La suf. em havas ordinare la sencon de daŭra aŭ kutima inklino: kolerema; ŝparema Z; nelaciĝema spirito Z; kiel rapidemaj bildoj de magia lanterno Z; ŝi forpuŝadis tiujn dubojn de si kiel ion tro altrudiĝeman, tro pezan por ŝiaj fortoj Z. Sed, ĉe kelkaj rad-oj, kies signifo tion ebligas, em-vorto, uzata en kunteksto, esprimanta provizoran staton (ekz. kun verboj havi, senti ks), povas esprimi nedaŭran, laŭcirkonstancan inklinon: senti dormemon, vomemon, venĝemon; mi esprimas […] dankon al la publiko por la helpemo, kiun ĝi montris al mi Z. Rim. 3 En tiaj subst-aj kunmetaĵoj, Z. plej ofte almetis la suf-on ec al la suf. em (konservemeco, malkaŝemeco ktp); tiu pleonasmo malaperis.
II - Memstare uzata morfemo, signifanta prefere nedaŭran inklinon al io:
ema. mi estas ema akcepti vian proponon; mi estas ema al akcepto je via propono.
emo. ne havi la plej malgrandan emon al io.
emi. mi estas laca k emas dormi.
emigi. lia sintenado emigis min al pardono.
tendenco.